Kio estas Mozilla Thunderbird?

Por ekscii, kiom da homoj uzas la esperantlingvajn programojn tradukitajn de mi, mi petas vin plenigi malgrandan demandilon.

Mozilla Thunderbird estas programo por retpoŝto kaj novaĵgrupoj. Ĝi devenas de la malnova programpako Mozilla. La programistoj de la teamo de Mozilla iam decidis, ke la programpako ne plu estu pluevoluigata, sed ke la programaj komponantoj estu memstaraj programoj: Firefox kiel foliumilo, Thunderbird kiel programo por retpoŝto kaj novajĝrupoj, Nvu (nun: KompoZer) kiel HTML-redaktilo kaj aldone estiĝis la kalendara programo Sunbird. Kelkaj amikoj de la programpako Mozilla pluevoluigis ĝin kiel SeaMonkey, kiu ekzistas en Esperanto. Intertempe ankaŭ ekzistas Firefox en Esperanto.

Kun ĉi tiu traduko nun ankaŭ la dua komponanto de la iama programpako Mozilla resp. de la nuna programpako SeaMonkey, tiu por retpoŝto kaj novaĵgrupo, Thunderbird, estas en Esperanto. La esperanta versio estas kiel kompletaj programarkivoj por Vindozo kaj Linukso kaj kiel lingvopako. La lingvopako estas sendependa de iu programplatformo, do vi povas esperantigi per ĝi ekz. ankaŭ Thunderbird por Makintoŝo, por kiu mi ne povas disponigi programarkivon.

Detalojn pri la programo vi trovas en la originala anglalingva retejo http://www.mozilla.org/products/thunderbird/. Sed ĉi tiu traduko ne estas oficiala, do vi trovas la esperantajn versiojn nur ĉi tie, en ĉi tiu retejo. Mozilla Thunderbird estas en pluraj lingvoj, kies teamoj havas siajn retejojn, kie vi ankau povas informiĝi en via propra lingvo, ĉar mi ne povas disponigi tiom da detaloj informoj. Ĉi tiu traduko ja estas privata iniciativo de unuopa persono.