
|
|
Nova:
Programo Mozilla Thunderbird nun ankaŭ
en Esperanto!
La instalado de la esperanta Thunderbird
Krom la lingvopako estas je dispono du esperantaj programaj arkivoj por Vindozo (formato .zip) kaj Linukso (formato .tar.bz2). Ĉi tiuj arkivaj versioj enhavas la kompletan jam esperantigitan programon Thunderbird. Do vi ne bezonas aldone elŝuti ion alian. Vi nur bezonas malfermi la arkivojn kaj malpaki la dosierojn, kiujn ili enhavas. La lingvopakon vi nur tiam bezonas, kiam vi laboras kun alia operaciumo ol Vindozo aŭ Linukso, ekzemple kun la makintoŝa MacOS X. Aŭ vi jam uzas Thunderbird en la angla lingvo aŭ en via nacia lingvo kaj volas esperantigi ĉi tiun programversion. Elŝutinte la zip-dosieron, vi simple nur bezonas duoble alklaki la elŝutitan aktualan dosieron thunderbird-3.1.9.eo.win32.zip kaj ĝi estas aŭtomate malfermata en la programo, kiu estas kun la dosiertipo .zip. Malpaku la dosierojn en dosierujon de via elekto. Poste vi ankoraŭ devas krei simbolan ligilon sur via labortablo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povas disponigi instaleblan programversion, do vi tial devas mem krei ĉi tiun simbolan ligilon, por ke vi estonte povu komforte startigi la esperantan Thunderbird. En Linukso vi malpakas la arkivan dosieron en la
formato .tar.bz2 en la konzolo aŭ vi uzas Linuksan pakprogramon, kiel
ekz. ARK. Se vi volas malpaki el la konzolo, iru do al la dosiero, kien
vi volas malpaki la arkivajn dosierojn kaj enigu jenan komandon: Instrukciojn pri la instalado de la lingvopako vi trovos sur ĉi tiu paĝo. |