Nova: Kalendara etendaĵo Lightning nun en Esperanto!

Kio estas Lightning?

Lightning estas kalendara etendaĵo al la retpoŝta aplikaĵo Mozilla Thunderbird surbaze de la iama programetendaĵo Calendar el la malnova programpako Mozilla Suite. Kontraste al Lightning, la fratina projekto Mozilla Sunbird estas memstara kalendara aplikaĵo, kiu ankaŭ ekzistas en Esperanto.

Diference de la multaj ceteraj aldonaĵoj, do etendaĵoj kaj etosoj, al la familio de la programoj de Mozilla Lightning parte enhavas duuman kodon, tiel ke diferencaj instalpakoj ekzistas por la respektivaj operaciumoj. Kiel kutime ĉe aldonaĵoj al la programo de Mozilla, ankaŭ la instalpakoj de Lightning estas en la dosierformato .xpi, t.s. ili estas instaleblaj dosierarkivoj.

La esperanta versio ne estas oficiala, do vi trovas la esperantajn instalpakojn nur ĉi tie, en ĉi tiu retejo. Lightning estas en pluraj lingvoj, kiuj jam estas integritaj en la instalpakoj, do ankaŭ en la esperantaj instalpakoj. La oficialaj instalpakoj tamen ne enhavas la esperantan tradukon.

Detalojn pri la programo vi trovas en la originala anglalingva retejo http://www.mozilla.org/projects/calendar/lightning/.