Nova: Kalendara aplikaĵo Mozilla Sunbird nun en Esperanto!

Instali la esperantan Lightning

  1. Elŝuti la instalotajn dosierojn de Lightning
  2. La elŝutajn ligilojn de la instalpakoj de Lightning vi trovas dekstre en la navigejo. Bonvolu atenti, ke Lightning estas etendaĵo, kiu ankaŭ enhavas duuman kodon, do vi devas elekti tiun ligilon, kiu konformas al via uzata operaciumo.

  3. Instali la esperantan instalpakon
  4. Elŝutinte la instalpakon vi povas nun instali ĝin:

    Startigu Mozilla Thunderbird kaj iru al Ilrimedoj - Aldonaĵoj... En la dialogo, kiu malfermiĝas nun, alklaku la butonon Instali kaj en la fenestro de la poste malfermiĝanta dialogo iru al la dosierujo, en kiun vi elŝutis la la instalpakon de Lightning kaj elektu la respektivan dosieron, ekzemple lightning-0.7.eo.tb.win.xpi. Alklaku la butonon Malfermi kaj nun la instala asistilo aperas. Alklaku poste Instali nun kaj Lightning estas instalata. Por ke ĝi funkciu, vi devas startigi Thunderbird denove. Sed, ne restartigu Thunderbird helpe de la butono Restartigu Thunderbird, ĉar Thunderbird el iu nekonata kaŭzo poste startos kun anglalingva kalendara interfaco. En ĉi tiu okazo vi devas restartigi Thunderbird duan fojon. Se vi fermas Thunderbird post la instalado, vi vidos la esperantlingvan kalendaron interfacon tuj post la unua restarto. Vi do ŝparas unu restarton.